Emile Malanda’s biography, net worth, fact, career, awards and life story

Is Esperantist 
From Democratic Republic of the Congo 
South Africa 
Type Literature 
Gender male
Birth 20 December 1967
Age: 52 years

Émile MALANDA NIANGA naskiĝis la 20an de decembro 1967 en Kwilu-Ngongo, Demokrata Respubliko Kongo. Li estas kongolanda esperantisto. Ekde 2009 li loĝas en Sud-Afriko.

Li instruis Esperanton ekde la jaro 1993 en la universitato de Kinŝaso kaj kreis E-klubon “Esperanta Kultura Movado” (EKM).
Li verkis la lernolibron pri Esperanto en lingvo lingala (aperonta).
En 1995 li fariĝis membro de la junulara sekcio de DR Kongo.
Li prezidis la landan asocion de DR Kongo inter 2003 kaj 2006.

Li estas individua membro de UEA ekde 1997.
Li fariĝis membro de IKEF en 2000.
Ekde 2001 li estas membro de Afrika Komisiono de UEA.
Li kunlaboris al starigo de ILEI-sekcio en Sud-Afriko, tiu sekcio estis oficiale registrita dum la 46a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio en la jaro 2013.

La 31an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), li partoprenis la unuan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo.

En julio 2015 en Oostende, Belgio, li estis elektita kiel estrarano de ILEI.

Esperanta teamo       UK 2014

Esperanta teamo       UK 2014

You May Also Like